ĉefa paĝo     aktualaĵoj     foto-kroniko     vv elsendoj     vv film'     nia klubo     en la pola - po polsku
  

         

 
 
 
 

 

      

    
iom pri la urbo
    
la varsoviaj zeoj
    
turismaj informoj
  





 
 
Starigita en Varsovio de la monda esperantistaro monumento-tombo 
de Ludoviko Lazaro Zamenhof, apud tombo de Klara.

  




       
Ludoviko kaj Klara   
en 1887    





   La Unua Libro / unue aperis ruse.





Esperantan signon oni povas rimarki ankaŭ en virtalo de katolika peĝejo 
ĉe la strato Conrada 7.



En la loko kie vivis, laboris kaj agis eltrovanto de Esperanto, kie aperis "La Unua Libro" kaj kie komenciĝis la historio de la lingvo internacia, en la malnova juda tombejo ĉe Okopowa strato (Wola-kvartalo), troviĝas starigita de la tutmonda esperantistaro monumento-tombo de Doktoro Esperanto. 

Apud la majstro-monumento troviĝas alia tombo, de lia edzino Klara, plej fidela amikino de Ludoviko Lazaro kaj de la ideo. Mirakle ambaŭ tomboj travivis la tragian periodon de la dua mondmilito, post kiu detruita en 87 procentoj Varsovio apektis kiel dezerto el brikoj. 
Ne ĉiuj familianoj ĝisvivis feliĉe siajn lastajn tagojn kaj kolektiĝis en unu familia loko. 
Sur la tombo de Klara oni povas rimarki malgrandan simbolian tabulon pri Lidia Zamenhof, la plej juna filino de Ludoviko kaj Klara, kiu forpelita de hitleranoj kun la judoj el Varsovio murdigita estis en 1944 en Tremblinka-koncentrejo. Promenante laŭ la vojoj de la tombejo oni malkovras ankaŭ aliajn lokojn ligataj kun Esperanto, inter alie tombon de Zilbernik familio, kie entombigita estis la bopatro de Ludoviko, malavara financa protektanto de la ideo, sen apogo de kiu probable ne aperus en 1887 "La Unua Libro". 

La tombejon oni povas vizitiekde lundo ĝis ĵaŭdo inter 10-17, 
vendrede inter 9-13 kaj dimanĉe inter 11-16 horoj. Sabate kaj dum 
la judaj festoj tombejo estas fermita.
 



Domo, en kiu vivis kaj agis en Varsovio Ludoviko Zamenhof 
estis tute detruita dum la dua mondmilito.


Ĉe la strato Zamenhofa 5, sur la muro de starigita en tiu ĉi loko, konstruita post la milito domo, videblas memortabulo pri kreinto de Esperanto, kiu aperis en 100 datreveno de Ludoviko naskiĝo. 




            

Sian apartajn tabulojn kaj straton havas ankaŭ la unua homo, kiu ekparolis en E-o 
al Ludoviko, granda amiko de la majstro, fama pioniero kaj "patro  de la Esperanto-literaturo" Antoni Grabowski. 
La unua troviĝas sur la domo, kie iam li loĝis, ĉe la strato Hoża 42, la dua ĉe Varsovia Universitato,  apud salono 141 de la Kemia Fako.


 
 
En la urbo ofte oni vidas busojn de la urba komunikacio, 
kiuj vojaĝas al ESPERANTO (strato)! Fotoj prezentas buŝaltejon kaj buson 
ĉe la angulo de la stratoj Anielewicza kaj Esperanto. 




 
menuo
ĉefa paĝo