31.01 LKK en Varsovio
14.02 LKK en Zakopane
03.04 LKK en Varsovio
10.07 Lastaj antaŭpreparoj
31.07 Kaj...
Finfine! :)
31.07 La statistikoj
LKK KAJ LA HELPANTOJ
Irek / Pollando

Irmina / Pollando
Janusz / Pollando
Tobiasz / Pollando
Tomek / Pollando
Asia / Pollando
Petro / Slovakio
Vera / Hungario
Łukasz / Pollando
Valentina / Rusio
Gosia / Pollando
Anna-Laura / Germanio
Kisiel / Pollando
LukiZ / Pollando
Marko / Ĉeĥio
Anuś / Pollando
Nick / Britio
Roĝer / Brazilio
Tomek / Pollando
Maciek / Pollando
Jan / Kroatio
Anna / Pollando
Hara / Bosnio kaj Hercegovino
Vildana / / Bosnio kaj Hercegovino
Selma / Bosnio kaj Hercegovino
Dzenita / Bosnio kaj Hercegovino
Emir / Bosnio kaj Hercegovino
Toni / Hungario
Ksena / Rusio
Irina / Rusio
Paweł / Pollando
Oksana / Ukrainio
Olcia / Pollando
Estelle / Francio
Michał / Pollando
Marcin / Pollando
Gulia / Ukrainio

|

31.01.2005
Renkontiĝo de
la LKK en Varsovio
La Nova Jaro signifas pli
kaj pli da laboro por LKK (Loka Kongresa Komitato), kies tasko estas
ĉion antaŭprepari kaj fne organizi la 61an IJKon en Pollando.
Kaj kvankam nia LKK estas ne nur interurba, sed ankaŭ parte
internacia, kio malfaciligas organizadon de la kunaj renkontiĝoj,
ĉion oni povas solvi. Ja ekzistas Interreto kaj komunikiloj, ĉu?
Do respondeca pri la programaj aferoj ĝenerale Petro, kiu loĝas
en Slovakio, kompreneble ne povas veni ĉiumonate al Varsovio (kvankam
laŭ la plano unu-foje dum monato ni planis renkontiĝon de la
tuta LKK). Sed la aliaj povas, des pli ke plejmulto loĝas ĉi tie
aŭ proksime de la urbo, do la kostoj ne ekzistas aŭ estas vere
simboliaj. Esceptoj estas nur Gosia el Krakovo kaj Tobiasz el Poznano.
La unua ĉi-jare renkontiĝo de LKK okazis la lastan tagon de
januaro, dimanĉe, kaj kvankam ne ĉiuj povis ĝin
partopreni,
ni laboris tutan posttagmezon ĝis malfrua vespero. Priparolitaj estis
ĝisnunaj atingoj kaj kelkaj necesaj aktualaj temoj, krome planita
estis kalendaro de la sekvaj organizaj paŝoj. Sur la angula foto
(640-480 / klaku la miniaturon por ĝin pligrandigi), maldekstre:
Irmina (la financoj), Lukaso (helpanto por la tema programo), Tomek (la
retejo kaj datumbazo), Tobiasz (la vespera – kiu karese turmentas
Kisiel'on (la eksteraj rilatoj), Pablo (la tema kaj taga programo), LukiZo
(helpanto al Tomek kaj resp. pri foto-servo dum la kongreso), Joanna (la
administrado) kaj Irek (la kunordiganto).
Sub
la komuna foto oficiala respondo de la pola prezidento, s-ro Aleksander
Kwaśniewski, kiu konsentas esti la Honora Patrono de la 61a IJK en
Pollando :) La dokumento estas en la pola, do vi povas nur fidi al ni, ke
la respondo estas fakte pozitiva :)
 menuo
ĉefa
paĝo
11
- 14.02.2005 Renkontiĝo de
la LKK en Zakopane
Malfacile estis sidi tutan
tagon kaj labori kiam malantaŭ la fenestroj regis neĝa
vintro kaj suno super la belega montaro. Neĝkovritaj montoj
estis tiel proksime, ke kvazaŭ ni povis tuŝi ilin per manoj. Sed
ne eblis admiri ilin, bedaŭrinde.
Ĉi-foje ni aperis en Zakopane labori, ne ripozi. Kaj fakte ni
tralaboris kelkajn tagojn. La plej ĉefa temo
estis la programo de la 61a IJK. Preskaŭ tutan sabaton ni dediĉis
prilabori la skizon, elekti kontribuantojn, muzikajn grupojn, priparoli ĉion
alian.
Petro fervore desegnis niajn ideojn sur granda tabulo, la aliaj laboris sur la paperoj kaj pere de
komputilo. Ĵaŭde kaj vendrede ni serĉis proksimajn de la
kongresejo pensjonojn, interparolis kun estroj de restauracioj, ktp. Lunde okazis renkontiĝoj kaj
interparoloj kun direktoro de la Tatra Nacia Parko (kie okazos ekskursoj
kaj prezentadoj), poste kun la urbestro kaj direktoro de Promocia Biureo
ĉe la urbodomo.
Renkontiĝis
en Zakopane Petro el Slovakio (la programo ĝenerale),
Tobiasz el
Poznano (la vespera), Pablo el Varsovio (la tema kaj taga), Gosia el
Krakovo (la ekskursoj), Irmina el Varsovio (la financoj), Janusz el
Kielce (la sekretario), Irek el Varsovio (la kunordiganto) kaj Marko
el Ĉeĥio (helpanto - kinejo).
 menuo
ĉefa
paĝo
3.04.2005
Renkontiĝo de
la LKK en Varsovio

Laboro
de LKK ne estas tiel senprolema kaj facila, kiel antaŭe
ni
pensis. Multaj organizaj aferoj, antaŭpreparoj
en la loko, kiu ja estas relative malproksima por ni (nur 400 km),
postulas bonan kunordigadon kaj sperton. Tion
ni, la teamo kiu unua-foje prenis sur sin tiel grandan taskon, ĵus
lernas.
Zakopane, la kongresurbo
- kiu troviĝas
en la suda Pollando en montaro Tatry - vintre konata kiel ĉefurbo
de vintraj spotroj de nia lando ĉi-jare prezentos sin en
la rolo de somera ĉefurbo
de Esperanto!
Bonege!!!
Jam
324 personoj aliĝis
- informo el
3.04. - laŭvica
aliĝanto
povas esti ĝuste vi :)
 menuo
ĉefa
paĝo
8
- 10
Lastaj antaŭpreparoj en Zakopane

Post
monatoj de pli malpli trankvila laboro venis la plej intensa periodo
de la
antaŭpreparoj. LKK jam lastan fojon antaŭ la kongreso renkontiĝis
en Zakopane por detale pripensi la organizajn aferojn. Preskaŭ tutan
sabaton kaj duonon de dimanĉo ni pasis inter muroj de la lerneja
retejo parolante pri la programo, pri la Kongresa Libro, pri organizado de
la solena fermo kaj malfermo, kaj pri la teknikaj ebloj de tio ĉio.
La estraro de LKK dum kelkaj horoj analizadis la budĵeton, ĉe okazo
la aliaj kunordigadis la programerojn, ankaŭ printis kaj metis en la
kovertojn la duan informilon por dissendi ĝin al pli ol 50
partoprenantoj, kiujn ne havas reton. Estis multe da laboro, kiu ankaŭ
nun fervore pli daŭras. Ja ĝis la kongreso restis jam pli malpli
du semajnoj :)
Al
Zakopane venis Irek (kunordiganto), Janusz (sekretario), Irmina (kasistino),
Petro el Slovakio (kunordiganto de programo), Joanna (administrado), LikiZ
(foto-servo), Tomek (retejo), Anjo (helpantino), Lukaso (taga kaj tema
programo), Gosia (ekskursoj), Tobiaŝ (vespera programo), Marko el
Ĉeĥio (kinejo), Marteno (transporto), krome Vera el Hungario (sperta
helpantino ĉe programa kunordigado) kaj Nick el Britio (religia
programo). Plezure estis labori (fojfoje batali pri detalaĵoj)
en tiom granda kaj internacia teamo.
 menuo
ĉefa
paĝo
31.07
- 7.08.2005
Kaj... Finfine! :)
Nekredeble!
Estis plezuro gasti tiom multe da geamikoj en la propra hejmo. Fakte
Zakopane iom malproksimas al Varsovio, sed tamen temas pri Pollando
– lando meze de Eŭropo, en kiu oni parolas la polan sz cz psz
ĵy lingvon, de kiu sur flugiloj de facila vento ja ekblovis en la
mondon Esperanto.

Dum mia esperantista vivo mi havis sufiĉe da spertoj. Mi estis
vic-prezidanto, prezidanto, klubo-fondinto, ĉefo, ĉi-foje
denove mi estis gravulo - kunordiganto de LKK. Ne prezidanto tamen mi
sentis min en Zakopane sed feliĉa mastro, kiu kun familio de
koraj geamikoj preparis ian grandan tablon por akcepti gastojn. Kaj
tiun impreson ekde komenco ĝis la fino de IJK mi havis ĝuinte
la karan etoson de amikeco. Ĉar kvankam ne ĉion ni sukcesis
perfekte organizi ofte pro pli frue neantaŭvideblaj klopodoj, ekz.
kun policistoj, ankaŭ pro manko de spertoj, neniu plendis.
La gastoj, kiuj alvenis nian hejmon ĉiam amike akceptadis la
malfaciligojn, ankaŭ volonte kontribuis la organizajn laborojn, eĉ
multfoje demandis pri la ebloj helpi. Kortuŝa
mi observis tion ĉion. Feliĉa.

Dum la IJK-semajno mi havis unikan aventuron ĝui la veran
Esperantujon, en kiu unu helpas al la alia, en kiu mankas antaŭjuĝoj,
konfliktoj, regas internacie kvazaŭ familia etoso. Kiam
do mi devas akcepti la dankojn tiam mi dankas. Akcepti vin ĉiuj
en Zakopane estis nepriskribebla plezuro!
Dankon!
Irek
 menuo
ĉefa
paĝo
61a
IJK
La
statistikoj de la kongreso
La Patronoj
 
Honora
Patrono de la 61a IJK
ttt
Prezidento
de Pollando - Aleksander Kwaśniewski
 
Patronoj
ttt
Prezidanto
de Swany Co. - Etsuo Miyoshi
ttt
Direktoro
de Tatra Nacia Parko - Paweł Skawiński
ttt
Eûropparlamentanino
- Małgorzata Handzlik
ttt
Urbestro
de Zakopane - Piotr Bąk
 
Amaskomunikilaj
Patronoj
ttt
Radio
Polonia - la Poreksterlanda Programo de la Pola Radio
ttt
TVP3
Krakow - la Krakova Sekcio de la Pola Televido
ttt
Pabliszer
-
Sendependa
Studenta Revuo
 
Honora Kontribuanto
Jan
Skonieczka - la bildkarto / Zakład Poligraficzno-Wydawniczy
"Skonpres"-
skonpres@poczta.onet.pl

Statistike
|
Lando |
Aliĝis
|
Akceptiĝis |
|
Rusio |
109 |
85 |
|
Pollando |
60 |
49 |
|
Francio |
54 |
51 |
|
Germanio |
50 |
45 |
|
Ukrainio |
19 |
14 |
|
Hungario |
19 |
16 |
|
Katalunio |
18 |
18 |
|
Italio |
15 |
12 |
|
Belgio |
14 |
13 |
|
Nederlando |
11 |
10 |
|
Danio |
11 |
8 |
|
Niĝerio |
10 |
0 |
|
Bosnio-Hercegovino |
10 |
6 |
|
Korea Resp. |
9 |
9 |
|
Israelo |
9 |
7 |
|
Usono |
9 |
6 |
|
Brazilo |
9 |
8 |
|
Hispanio |
8 |
8 |
|
Japanio |
8 |
8 |
|
Svedio |
8 |
7 |
|
Litovio |
7 |
7 |
|
Finnlando |
7 |
7 |
|
Ĉeĥio |
7 |
6 |
|
Portugalio |
7 |
6 |
|
Irano |
7 |
2 |
|
Kroatio |
6 |
6 |
|
Aŭstrio |
5 |
5 |
|
Britio |
5 |
3 |
|
Slovakio |
5 |
5 |
|
Pakistano |
4 |
0 |
|
Kanado |
4 |
4 |
|
Norvegio |
4 |
4 |
|
Ĉinio |
4 |
0 |
|
Moldavio |
3 |
3 |
|
Senegalio |
3 |
0 |
|
Vjetnamio |
3 |
3 |
|
Nepalo |
3 |
3 |
|
Kongo,
DR |
3 |
1 |
|
Svislando |
2 |
2 |
|
Ruando |
2 |
0 |
|
Islando |
2 |
2 |
|
Andoro |
2 |
2 |
|
Makedonio |
2 |
0 |
|
Jugoslavio |
2 |
2 |
|
Malio |
1 |
0 |
|
Azerbajĝano |
1 |
0 |
|
Rumanio |
1 |
1 |
|
Nov-Zelando |
1 |
1 |
|
Irlando |
1 |
1 |
|
Partoprenantoj
entute: 456
A-landanoj: 218
viroj: 252 aliĝis:
564
B-landanoj: 89
virinoj:
204
C-landanoj: 149
Loĝado
entute:
456
junulargastejo: 130
amasloĝejo
sur lita materaco: 108
pensiono: 14
amasloĝejo
sur planko: 172
nenion elektis: 32

 menuo
ĉefa
paĝo
|


Prezidento de Pollando
s-ro Aleksander Kwaśniewski

Prezidanto de Swany Co.
s-ro Etsuo Miyoshi
Eûropparlamentanino
s-ino Małgorzata Handzlik
Direktoro de Tatra Nacia Parko
s-ro Paweł Skawiński

Urbestro de Zakopane
s-ro Piotr Bąk

|