ĉefa paĝo     aktualaĵoj     foto-kroniko     vv elsendoj     vv film'     nia klubo     en la pola - po polsku
  

         

 
 
 
 
 
 

     Programo
     Kion kunporti
     Alvenebloj 
     Kaŭcio 
     Kotizo
     Aliĝo
     Organizantoj



  
          

 

Ni invitas vin al la 43a Boatado de la Vilniusa Junulara Esperanto-klubo. 
Ĝi okazos inter la 28a kaj 31a de majo en Ignalina distrikto en la Nacia parko 
de Aŭkŝtaitija, kiu troviĝas ĉ. 80 km oriente de Vilnuso, Litovio. 

Dum kvar tagoj ni ekskursos kaj traboatos pli ol 20 lagojn kaj lagetojn, riverojn kaj riveretojn. Eblos viziti muelejon de Ginuĉiai, kie okazos akvaj proceduroj sub la akvofala duŝo, en insulo de lago Baluoŝas ni festos naskiĝtagojn de naskiĝintoj en majo, okazos nokta promenado al la grandega monto Ladakalnis, baptado de unufojaj boatadantoj. En la baptado povos partopreni ĉiuj antaŭje baptitaj partoprenantoj. Ludoj, kantoj, lignofajro, varma vespermanĝo, bela naturo atendos vin ĉiuvespere en tendarlokoj.

Programo

La 28-an de majo, ĵaŭde de la 15-a horo renkontiĝo kaj registrado en la arbareto ĉe urbeto Paluŝe, situanta sin 5 km okcidenten de Ignalina sur lagbordo de la lago Luŝiai. Ekskurso en ĉirkaŭaĵoj de Paluŝe. 
   
La 29-an de majo, vendrede solena malfermo de aranĝo je la 11-a horo;
Fornavigo je la 12:00 horo de Paluŝe. 
 
La 31-an de majo, dimanĉe reveno al Paluŝe proksimume je la 15-a - 17-a horo. Ĝusta horo de la fermo ne antaŭvideblas. 
  
Detalan tagordon de la aranĝo ĉiu partoprenanto ricevos surloke. Preparu kulturan programon, por internacia vespero.Dum Boatado viajn orelojn ĝojigos nur Esperantaj vortoj, ĉar aliaj lingvoj estos malpermesitaj kaj tion gardos la sekreta Verda policisto.

PDVD_047.jpg (72837 bytes)

Kion kunporti

Manĝaĵon, d/trinkaĵon por vi mem kaj geamiko, gantojn (por remado), varmajn vestojn, mantelon kontraŭ pluvo, sakon kontraŭ pluvo por 
aĵoj. Ne forgesu fortecon, bonan etoson kaj venu.
Manĝado – prenu tiom da manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, ke sufiĉu kaj por vi, kaj por viaj kunboatuloj. Ni avertas, ke freŝa aero kaj intensiva remado mirakle plibongas apetiton.
Pri teo kaj supo vi povos ne zorgi, pri tio zorgos ni.
Noktado – antaŭvidante la malagrablan fakton, ke dum Boataj noktoj povas resti iom da tempo por dormado, krom boatoj ni ankaŭ bezonos tendojn kaj dormosakojn.

Alvenebloj

El Vilnius al Ignalina trainoj (traino: Vilnius - Turmantas ĝis haltejo Ignalina) forveturas jene je la 8:00; 12:00; 16:47; 18:40. Bileto kostas 15,80Lt. De Ignalina ĝis Paluŝe eblas veni per taksio aŭ per piede. Se vi alvenos per propra aŭto, el Vilnius estos organizota komuna karavano, kaj aŭton eblos restigi ĉe turizma centro en Paluŝe. Ankaŭ Paluŝen eblas atingi per busoj.

PDVD_054.jpg (71020 bytes) PDVD_056.jpg (77376 bytes) 

Kaŭcio 

ĉiu partoprenanto devos surloke pagi kotizon kaj kaŭcion. Anticipaj kostoj (pli certajn kostojn eblos ekscii nur komence de majo):   

Kotizo

    Kostoj por loĝantoj de Litovio kaj ekssovetaj landoj:

1. Kotizo: por studentoj - 30 lidoj; por laboruloj – 40 lidoj;
2. Kaŭcio 25 lidoj, kiu estos repagota, se Vi ne krokodilos dum la aranĝo;
3. Se Vi ne havas dormosakon, vi alpagos 10 lidojn;
4. Se Vi ne havas tendon, vi alpagos 7 lidojn. 


    Kostoj por ekssocializmai landoj:

1. Kotizo: por studentoj - 10 eŭroj (35 lidoj); por laboruloj – 15 eŭroj (52 lidoj);
2. Kaŭcio 25 lidoj, kiu estos repagota, se Vi ne krokodilos dum la aranĝo;
3. Se Vi ne havas dormosakon, vi alpagos 4 eŭrojn (14 lidojn);
4. Se Vi ne havas tendon, vi alpagos 3 eŭrojn (10 lidojn).


    Kostoj por ĉiuj aliaj landoj:

1. Kotizo: por studentoj - 15 eŭroj (52 lidoj); por laboruloj – 20 eŭroj (70 lidoj);
2. Kaŭcio 25 lidoj, kiu estos repagota, se Vi ne krokodilos dum la aranĝo;
3. Se Vi ne havas dormosakon, vi alpagos 5 eŭrojn (17 lidojn);
4. Se Vi ne havas tendon, vi alpagos 4 eŭrojn (14 lidojn).


Por tendo ne alpagos nur tiu homo, kies tendo estas. Se vi planas dormi en tendo de via amiko, tio signifas, ke vi ne havas propran tendon, kaj 
devos alpagi por tendo.

Ĉar en arbaro ne estos ebleco ŝanĝi monojn, ni petas pagi per lidoj.
Kaŭcio estos repagota al ĉiuj disciplinemuloj dum fermo (se tiuj disciplinemuloj survivos ĝis fermo J).

Okaze de gravaj rompoj de renkontiĝa tagordo, fuŝigo, malaperigo, aŭ nelegala privatigo de luita inventaro kaj celkonscia, aĉa krokodilado, la Kaŭcio, 
aŭ parto de Kaŭcio ne estos redonita.

Se vi ne informos nin pri via partopreno, tamen venos al la boatado 2009, surloke kotizo al vi estos je 20% pli granda.

Bedaŭrinde, kostoj povos esti pli grandaj, tio dependos de kostoj en Nacia parko, kaj de luado de inventaro.

Aliĝo

Bonvolu kopii, plenumi kaj sendi la aliĝilon per retpoŝto ĝis 10-a de majo al organizantoj .Informu nin ĉu vi havos propran tendon kaj dormosakon. Se ne havos, eblos ĝin lui. 

Nomo: 
Familia nomo: 
Naskiĝdato: 
Lando: 
Urbo: 
Adreso: 
Retadreso: 
Telefono: 
Vegetarano: jes/ne 
Mi havas propran dormosakon: jes/ne
Mi havas propran tendon: jes/ne
(se jes, bonvolu skribi kiom da loka tendo estas?)
Mi bezonas invitilon: jes/ne: 
(Se vi jes, bonvolu skribi pasportnumeron, daton de valido de pasporto) 
Mi estas studento: jes/ne
Mi volas aperi en adresaro: jes/ne


Organizantoj

Se havas demandojn, proponojn, kontaktiĝu kun:

Olga, tel.: p. +370 652-82374, stov@rambler.ru ; olga.strojeva@gmail.com 
Jolanta, tel.: h. (8-5) 24-14-997, p. +370-684-98027, jolanjo@gmail.com 

  

  menuo  ĉefa paĝo