
La plej aktuala programo sonraporto
pri la 65a IJK en Liberec.
aŭskutlu
Pollando - Varsovio,
la 14a de oktobro.
La unua signo de vintro aŭtune.
Pollando - Varsovio,
la 27a de septembro.
Jen la fruktoj de la kluba Verdejo.
turismaj informoj pri Varsovio
|

Finiĝas la somera periodo!
Pro renovigado de la PEA-sidejo ĉe la strato Andersa,
la renkontiĝoj de VV sekvos ĉiu-jaŭde en la kluba verdejo pli
da informoj
|

 |
21.09.2009 Varsovio.
Post Arkones kelkaj partoprenantoj
revenvoje decidis viziti Varsovion. Kiel kutime parton ni gastigis en la privataj hejmoj, parton en la kluba Verdejo, kie ĉiuj, post tago en la urbo, kolektiĝadis dum la vesperoj por babili kaj diboĉi.
pli
da fotoj |
 |
18-20.09.2009 Poznano.
Fino de la somero signifas la ARtajn KONnfrontojn en
ESperanto, konatan ARKONES en Pollando. Al la 25a jam renkontiĝo kun la kulturo esperantista venis
pli ol 160 partoprenantojn el multaj landoj, sursceneje prezentis sin ia. Martin Wiese, Glebo Maltcev, Eric Longilat kaj Zuza. Pli da informoj kaj fotoj ĉe la paĝo de
ARKONES. |
 |
13.09.2009 Varsovio.
En la sidejo de la Varsovia Filio de PEA ĉe la stato Andersa komenciĝis ĝenerala renovigo de ĉiuj ejoj. Kiel la unua, kio videblas sur la foto farita de Mariusz, la prezidanto, renovigata estas la renkontiĝejo. La renovigo daŭros ĝis fino de la oktobro - dum tiu ĉi
tempo la renkontiĝoj marde kaj merkrede okazas en anstataŭigaj lokoj. |
 |
3-7.08.2009 Varsovio.
Revenvoje de la UK vizitis la Kluban Verdejon 18 gastojn de Brazilo, Francio, Kubo, Bulgario, Ukrainio, Germanio kaj Nederlando. Sekvis tute neoficiala "postkongreso" dum kiu
tage oni vizitis la urbon kaj nokte daŭrigis la interparolojn pri la interna ideo :) |
|
26.07
-1.08.2009 Bjalistoko.
Ideo de la Junulara Programo estis
simpla. Ne nur por ni mem ni agu, sed antaŭ ĉio por la kongreso kaj bono de la
movado. UEA plene konsentis tion. Malavare akceptis kaj financis la
proponon, ke la junaj homoj organizu prezentadojn, trejnadojn, instruadojn kaj distraĵojn por ĉiuj, sendepende de la aĝo. legu
pli |
 |
18-26.07.2009 Liberec
- Ĉeĥio.
La plej sukcesa KLF, kiun ĝis nun mi
vidis kaj partoprenis, okazis dum la 65a IJK. La Kulturlingva Festivalo, kies tasko estas prezenti la naciajn
kulturojn surbaze de Eo, organizita estis en centro de malnova urbo, inter
turistoj, kiuj ne nur vidis amason da junaj homoj de la tuta mondo, sed ankaŭ ĝuis
koncertojn de jOmO, Kim kaj nacilingvajn prezentadojn de la
IJK-partoprenantoj mem. Ne eblas koncize rakonti pri la 65a IJK. Ni revenos
al la temo priskribe kaj fote, en duono de septembro ankaŭ sone pere de
Elsendoj de Varsovia Vento. pli
da fotoj |
 |
18.07.2009 Varsovio.
Karavane al la
IJK, en la teamo de
la poloj, litovoj, latvo kaj germano, startis de la kluba verdejo grupo
de la boatado-geamikoj. La navigado tamen, ĉi-foje, sekvis ne pere de la boatoj, bedaŭrinde, sed helpe de du aŭtoj kaj
buseto, ĉar la distanco estis iom tro longa por remi laŭ la asfaltaj riveroj de Pollando kaj Ĉeĥio
:) pli
da fotoj |
|




|