ĉefa paĝo     aktualaĵoj     foto-kroniko     vv elsendoj     vv film'     nia klubo     en la pola - po polsku
  

         

 
 
 
 
 


  


Surloke
Kotiztabelo 
Klarigoj
Kategorioj
Pago-ebloj
La organizantoj
Pri JES    
   

     La mapo - klaku

AS 2005 Zakopane
AS 2006 Nowy Sącz
AS 2007 Malbork

 
26.12.2009 - 3.01.2010 
Zakopane - Pollando

Malfacilas iri kontraŭ fluo de la homaj alkutimiĝoj. Sed rezigno el serĉado de io nova signifas stagnon. JES aperis por ŝanĝi konatan ĝis nun skemon de la junularaj aranĝoj. Dum ilia organizado ofte ni spertis, ke por plej multo el inter la partoprenantoj pli gravas kuneco, bona etoso kaj frenezaj proponoj ol la komforto. Tial, por la unua JES, ni elektis firman, bonan kaj belan lokon, kie eblos la novajn ideojn realigi!

Por ke nia kulturo ne nur travivu... Neforgesebla etoso, neordinaraj 
     homoj, nestreĉa programo, nemalbela loko, nekutimaj ideoj, 
     freneza ludo! Simple... 
     Ago-Semajno + Internacia Seminario!

     La ideo

 

 

JES aperis por ŝanĝi konatan ĝis nun standarton de la junularaj aranĝoj en pli trafan amikan direkton. Dum organizado de la aranĝoj ofte ni spertis, ke plej multo el inter 
la partoprenantoj pli bezonas amikumi ol dormi. Plej gravas kuneco, bonega etoso, interesaj kaj frenezaj proponoj ol la komforto.  


AS signifas la junularan etoson - ne forgesu tion 
     se vi ŝatas trankvilajn aranĝojn! 

la oficiala as-paĝo    

      Necesaj informoj

La aranĝo komenciĝas la 27an de decembro de vespermanĝo kaj la interkona       
      vespero, finiĝas la 4an de januaro post matenmanĝo - la oficiala fermo sekvos 
      la 3an vespere.
     
Eblas alveni jam la 26an posttagmeze (kroma tranokto aparte pagata) 
      vidu kotiztabelon.

 
En la ASejo kutime: retejo, diskejo, trinkejo, ludejo, renkontiĝejo, teo-ejo, kinejo 
      kaj la kutima teo-kafo bufedo senpage por ĉiuj :) 

Ekskursoj:
      - la busa gvidos nin tra kasteloj kaj historiaj lokoj de Slovakio. 
      - perpieda, la granda, sur la monton Poludnica, kadre de ĉiujara aranĝo 
        de la lokaj esperantistoj. 
      Krome, por ekkoni la ĉirkaŭaĵon, ni vizitos la urbon kaj apudan montaron.

Pli da detaloj baldaŭ en la oficiala as-paĝo. 
Demandoj: Irek
viavento(ĉe)poczta.onet.pl

     
Surloke

- junularagastejo enhavas nur 180 lit-lokojn plejparte en du personaj ĉambroj, 
- amasejo en la junulargastejo - necesas kunporti matracon kaj dormosakon,
- du manĝoj tage: matenmanĝo kaj malfrua varma tagmanĝo,
- la retejo ĉiutage je elektitaj horoj, ĝis 20 personoj samtempe,
- la naĝejo apud la Asejo. 

      Kotiztabelo                                              Inter la 27.12.2008 – 4.01.2009
                                                                Eblas alveni la 26an – krompago pro la nokto. 

ĝis:   15.09.2008   15.10.2008   15.11.2008   poste  
 
Enskribpago       10 eŭroj  
Programa Kotizo

  kategorio A

10 eŭroj

15 eŭroj

20 eŭroj

30 eŭroj

  kategorio B

20 eŭroj

25 eŭroj

30 eŭroj

40 eŭroj

  kategorio C

30 eŭroj

35 eŭroj

40 eŭroj

50 eŭroj

Loĝado                                                            lito 7,5 eŭroj, amasejo 2 eŭroj diurno  

 junulargastejo

60 eŭroj

70 eŭroj

85 eŭroj

100 eŭroj

 amasloĝejo

15 eŭroj

20 eŭroj

25 eŭroj

30 eŭroj

 Manĝoprovizo                                   7,5 eŭroj du manĝoj tage plus teo-kafo bufedo  

 plena
 memzorgantoj

60 eŭroj
0 eŭroj

70 eŭroj
0 eŭroj

85 eŭroj
0 eŭroj

100 eŭroj
0 eŭroj

 Krome - laŭ via deziro - ekskursoj:  

 - busa
 - Poludnica

10 eŭroj
5 eŭroj

10 eŭroj
5 eŭroj

10 eŭroj
5 eŭroj

20 eŭroj
10 eŭroj

 retejo

0 eŭroj

0 eŭroj

0 eŭroj

0 eŭroj

 naĝejo

  laŭ proponoj de la apuda naĝejo

infanoj ĝis 12

- 50%

- 25%

- 10%

---


                                         
Organizantoj de la junularaj grupoj kontaktiĝu aparte.

     Klarigoj

Enskribpago (aliĝa krom-pago) neredoneblas tamen transdoneblas.

     
Kategorioj

A: Albanio, Bjelorusio, Bosnio-Hercegovino, Bulgario, Kroatio, Makedonio, Malto, Moldavio, Montenegro, Portugalio, Rumanio, Rusio, Serbio, Ukrainio, Azio, Afriko, Amerikoj, Aŭstralio, 
krome: PEJ, SKEJ, ĈEJ, KEJ, FLEJA - nur kun la aktuala organiza kotizo.

B: Ĉeĥio, Estonio, Grekio, Hispanio, Hungario, Latvio, Litovio, Pollando,
Slovakio, Slovenio. 

C: ĉiuj aliaj

- program-kontribuo laŭ interkonsento: -15, -10, -5 eŭroj de la program-kotizo,
- PEJ, SKEJ, KEJA kaj TEJO membroj rabate -5 eŭroj de la program-kotizo.

     
Pago-ebloj

Rekte, al reprezentanto de AS dum IJK, MIRO, SES, ARKONES, ktp.
      aŭ al.:
UEA-konto de Pola Esperanto-Junularo: peja-l 
     
nepre titolu: "AGO-SEMAJNO + VIA NOMO"

La poloj (en la polaj zlotoj laŭ aktuala NBP-kurzo) > Pola Esperanto-Junularo
      ul. Andersa 37/59a; 00-159 Warszawa. 
      Bank-konto: Pekao SA, 64 1240 1037 1111 0010 0456 2765
      nepre titolu: "AGO-SEMAJNO + VIA NOMO"

     
La organizantoj

Varsovia Vento, Pola Esperanto-Junularo PEJ, Slovaka Esperanto-Junularo SKEJ, LEK
      kaj la internacia AS-teamo :)

Ĉefa kunordiganto: Irek Bobrzak
      koresponde: Toruńska 82 m 133. 
      PL 03-226 Warszawa
      rete: viavento(ĉe)poczta.onet.pl
      tel.: +48 508 779 098

aliĝu al as
      Pri AS

La filmetoj pri AS 2007 en la reto:

AS2007 - parto 1: http://video.google.pl/videoplay?docid=8125965091462149373 
AS2007 - parto 2: http://video.google.pl/videoplay?docid=3606793877921416572

La filmetoj de Varsovia Vento: 

Plena kolekto: http://www.viavento.republika.pl/aktuale/vvfilm.htm 

La radio-programo (podkasto) kun sonoj de AS :)

La 30-a Elsendo de VV: http://www.viavento.republika.pl/aktuale/sonmaterialoj.htm 

Fotogalerioj de la partoprenantoj:

Arek el Pollando: http://forum.esperanto.org.pl/album_cat.php?cat_id=4 
Ivo el Nederlando: http://fotoalbum.dds.nl/ivo_m/asomalbork 
Marat el Rusio: http://picasaweb.google.com/marat.sadykov/2007_12_2603ASo2007 
Łukasz el Pollando: http://korczewski.pl/esperanto/fotoj/index.php?galerio=AS_2007-08 
Fotoj de Sjoerd: http://fotoj.homeip.net 

Raportoj post AS:

Miropiro el Ĉeĥio: http://miropiro.wz.cz/index2e.htm 

  menuo as-paĝo ĉefa paĝo                               simple venu :)