
04.03 La
junulara UK en Bjalistoko
27.01 AS
- La JESa estonteco :)
27.01 AS
- Fotogalerioj, ligiloj
La
NOVA JARO!
15.12 Koncize
pri la eventoj
24.10 Semajnfino
en Berlino :)
14.10 AS-preparon
en Slovakio :)
19.09 La
koncerta Arkones
24.08 Tutpollanda E-Kongreso
04.08 Koncize
pri la eventoj
30.04 E-o ĉe Varsovia Universitato
Arkivejo
|
La Junulara Programo -
koncerto de Supernova en Bjalistoko.
Ideo de la Junulara Programo estis simpla. Ne nur por ni mem ni agu, sed antaŭ ĉio por la kongreso kaj bono de la movado. UEA plene konsentis tion. Malavare akceptis kaj financis la proponon, ke la junaj homoj organizu prezentadojn, trejnadojn, instruadojn kaj distraĵojn por ĉiuj, sendepende de la aĝo. Ja kiu plej bone scias, kiel uzi komputilojn, Interreton, krei ttt-paĝojn, datumbazojn, internacie kunlabori per tiuj iloj? Kolektiĝis do tri teamoj. Kreintoj
de la paĝaro Lernu.net kaj E@I prizorgis la informatikan kaj prikomputilan parton, en kiu oni prezentis kaj priparolis ia. la nunajn eblojn internacie agi kaj labori pere de la reto. Aktivuloj de TEJO instruis pri informado kaj organizado de la esperantistaj eventoj. Dum tiuj renkontiĝoj eblis ekscii, al kio necesas turni atenton, se vi deziras organizi vian propran aranĝon, kiel elekti la lokon, serĉi ejojn, akiri subvenciojn, konstrui programon kaj pri tio ĉio informi, por ke la homoj ekinteresiĝu kaj venu. La trian grupon formis membroj de PEJ, kiu prezentis sian agadon, la junularan retan radion Varsovia Vento-Elsendoj, prizorgnis la amasloĝejon kaj la distran vespernoktan programon. Krom tio eblis aliĝi al la proponoj de la junulara kulturo. Ekkoni la rikoltojn de la agado en formo de ia. KD-instudiskoj, propagfilmetoj, eldonaĵoj kaj diversaj esperantaĵoj inklude de la t-ĉemizoj. Kompreneble la programo estis pli abunda je diversaj proponoj. Inter ili estis ankaŭ koncertoj kaj interesaj renkontiĝoj kun la movadaj aŭtoritatoj kaj membroj de la Akademio.
Ne eblas rakonti pri ĉio. Prezenti etoson, sindediĉon de la junaj homoj, kiuj laboris en la amasloĝejo, gvidis siajn programerojn, ĉiutage kuradis laŭ la kongresaj ejoj por pendigi informojn pri la programo, ĉe ĉio tio ĝuis partoprenon en la UK. Spite al malfaciligoj, ke la junularaj salonoj estis situitaj plej fore, en malproksima lasta konstruaĵo, ke en la ĝenerala mapo de la ejoj mankis amasloĝejo, kie sekvis la vespernoktaj programeroj, ke ne aperis la programa skizo en la Kongresa Libro kaj kaj kaj, la programo tamen ekestis. La junularo, kvankam grave elĉerpita post pli frua partopreno en la IJK kaj rekta vojaĝo tra tuta Pollando de kongreso al kongreso, respondece plenumis sian taskon.
Jes, pro la fuŝaĵoj sendube respondecas mi, neniu alia. Kaj tiuj okazis. Kompreneble mi povis batali, ke la ejoj estu pli proksime, ke sur la mapo estu amasloĝejo, ke en la Kongresa Libro tamen aperu la programaj detaloj, ke la koncerto de jOmO ne okazu samtempe kun koncerto de Supernova, ke ke ke. Sed ni analizu la vorton batali. Ĉu mi lernis Esperanton por ke kun iu ajn iam mi batalu? Mi havas mian propran vivon, miaj propraj zorgoj. Malavare mi donacis mian libertempon por fari ion nekutime interesan por bono de ni ĉiuj. Ĉu tiel do ni malkleras en siaj agoj, ke nek peto nek rimarko kaj propono sufiĉas? Ĉu vere mi devas batali? Homoj? Kien ni iras? Ĉu ne pri la futuro de ĉiuj ni temis, kiam la unuan fojon sukcesis aktivigi la junularon fari ion dum la evento, kiu en tiu medio ne vere popularas, ankaŭ pro la malamikaj prezoj? Tio ne gravas? Kio do gravas?
Mi esperas, kaj permesu al mi kaŝi la esperon, ke la bjalistoka ekzemplo fariĝu bona sperto pri kapabloj de la junularo kiu dum la kongresaj tagoj faris gravan paŝon antauen sur la vojo reveni en iun normalecon, kiam ĉiuj ni, sendepende de la aĝo, simple agis kune. Sincere mi dankas al UEA pro la apogo, ankaŭ al la junularo, kiu spite al malemo pri la UK ĝenerale al la kongreso venis kaj helpis realigi la ideon!
Irek
menuo
ĉefa paĝo
 |
3.05.2009 Varsovio.
Iniciate de Mariusz
Majewski, la prezidanto de la Varsovia PEA-filio, en ĉi-jara Scienca Pikniko sian tendon
ricevis ankaŭ la esperantistoj. En la prezentadoj de la lingvo kaj
kulturo partoprenis ne nur la varsovia rondo, sed ankaŭ esperantistoj el
Krakovo, Lodzo, Malborko kaj Olŝtino. Sonraporto pri la evento en la
48a Elsendo de VVE
pli
da fotoj |
 |
1-3.05.2009 Paluŝe
- Litovio.
Inter la 28a kaj 31a de majo en la litova nacia parko Aŭkŝtaitija
okazis la 43a Boatado de la vilnusa klubo "Juneco", kiun
tradicie patroprenis litovoj, latvoj kaj poloj. Dum la ĉi-jara agrable surprizis ĉiujn suna somera
vetero. La akvo de la lagoj estis tolerebla por
naĝi, ankaŭ la noktoj sufiĉe varmaj por diboĉi. la
sonraporto |
 |
1-3.05.2009 Vroclavo.
Helpe de
la Silezia E-Asocio okazis la 9a kunveno de PEJ, en programo de kiu,
krom la tipaj organizaj priparoloj kaj raportoj, oni povis trovi ia.
solenan festadon de 50-jariĝo, priparolon de taskoj lige kun la 65a
IJK la 94a UK kaj la 1a JES. iom
pli |
|
19.04.2009 Varsovio.
Omaĝe de la morto-datreveno la klubanoj vizitis la majstron, kies la lasta loko kun starigita de la tutmonda esperantistaro monumento troviĝas en la juda
tombejo, ĉe la strato Okopowa en Varsovio. La renkontiĝo estis
solena. iom
pli |
|
7.04.2009 Giulianova.
La itala regiono
Abruco estis trafita, frumatene la 6-an de aprilo, de grava mortiga
tertremo. Ĉar la festivalejon oni planas uzi por *gastigi
senhejmulojn*, la ĉijara IJF estas NULIGITA. IJF-teamo estas ĉiukaze
surloke por bonvenigi kaj helpi tiujn, kiuj jam ekvojaĝis antaŭ
tiu ĉi sciigo. Fabio Bettani, IEJ.
|
 |
17.03.2009 Varsovio.
Kolektiĝis la kerno de Varsovia Vento cerbumi pri oficiala registriĝo de la
klubo. Ĝis nun, ĝenerale kiel membroj de PEJ kaj PEA, ekde 1991 sub la blova nomo
ni funkciis kiel tute libera teamo de geamikoj, kiuj ŝatis en la junulara medio semi
Eon, instrui, kune agi, aranĝi kaj kolektiĝi apud la oficialaj esperantistaj renkontiĝoj. |
menuo
ĉefa paĝo
Ankoraŭ malplena de la esperantistaro :) Sed baldaŭ!
Homoj, de la ekstero, ofte opinias pri ni: stranguloj, sektanoj de iu forgrsita kaj tute malpraktika lingvo. En vero, permesu al mi havi mian propran vidpunkton, ne nur la manko de informoj, sed ankaŭ ni mem laboras por la opinio. Al la ekzemploj mi povis enkalkuli la plej grandan esperantistan renkontiĝon, nome la Universala Kongreso. Ĉie, kie ĝi
okazadis, malgraŭ informoj kaj komunikoj la ekstero traktis ĝis simile al apero de Neĝhomo en Himalajoj. Tamen
vivas!
Alia afero, kiu ligiĝas kun la evento, estis malgranda interesiĝo de la junularo partopreni la kongreson. Unue, ĉar mankis proponoj por ke ankaŭ la juna esperantisto trovu sin en tiu semajna trarigardo de la movadaj atingoj, due, ĉar kiel ĉiam pri ĉio okupitaj gepatroj en la festena danco oni forgesis, ke al la familio apartenas ankaŭ la
sekvantoj. Manko de junaj vizaĝoj dum lakongreso nur pliprofundigas la eksterajn opiniojn, ke la ideo estas jam emeritiĝinta kaj kvankam "tamen vivas" ne havas perspektivojn
progresi.
Ĉi-jare aperas unika okazo prezenti la movadon pli plene ol ĝis nun. UEA kaj LKK konsentis projekton de la Junulara Programo, kiu antaŭvidas ne nur prezentadon de la junulara kulturo, sed ankaŭ kontribuon de gejunuloj en la ĝeneralan
programon. Por la partoprenanto de UK do eblos ekkoni atingojn de la junulara movado, ekscii la junularan mondon kaj ĉerpi el riĉaj junularaj spertoj pri la retaj aferoj, organizado de
trejnadoj, seminarioj, renkontiĝoj, aranĝoj. De la dua flanko, en Salono de Junularo, por la gejunuloj mem malfermos eblo renkontiĝi kun la plej gravaj aŭtoritaroj, ekscii ilian vidpunkton pri la movado, starigi demandojn, diskuti. Ĉion tion plikolorigos sur la kongresa scenejo apero de ja junulara muziko, kiun ĉefe, sed ne nur, reprezentos la brazila rokbando "Supernova".
UEA kaj LKK konsentis ne nur koncepton de la Junulara Programo mem, sed ankaŭ malmultkostan akcepton de la junaj esperantistoj en amasejo, kiu situas kvazaŭ ene de la kongresa
urbeto. "Vekiĝu junular'", aliĝu al UK, kaj kun konfirmo de la aliĝo kontaktiĝu kun mi, Irek <viavento(ĉe)onet.eu>. Mi respondecas pro la lokoj en amasejo, kiu - por la tuta periodo - kostos
vin ĉ. 20 eurojn.
Venas la 150-jariĝo de la majstro naskiĝo. Ĉi-jare, ĝuste. Pro tio la 94a UK en Bjalistoko. En la loko, kie la tuta nia kuna historio ja komenciĝis. Multaj amaskomunikiloj turnos sian atenton al la plej granda renkontiĝo esperantista por pri la movado iel opinii. Varbu la junularon ĉeesti tiun feston, por ke la opinioj estu "ne nur vivas, sed ankaŭ
progresas"!
Membro de la LKK pri la Junulara Programo,
Irek
menuo
ĉefa paĝo
 |
Multaj el inter vi Zakopane konas pro la 61a IJK.
Sed alie tiam aspektis la dometo. Malantaŭ ĝi, inter la arboj, la
IJK-ejo. JES! Multaj el vi ĝis nun memoras :) Ne somere do, ja somere Liberec kaj
Bjalistoko, sed vintre ni invitas vin
por festi dum la 1a JES, rezulto de interkompreniĝo ligi du novjarajn IS kaj AS. Nun ĝuste daŭras la antaŭpreparoj.
|
|
En
Liptovský Mikuláš, la slovaka urbo en granda valo inter du
montaroj, la Grandaj kaj Malgrandaj Tatroj, okazis sekva kaj la lasta
jam novjara Ago-Semajno. AS, ogranizita ĉi-foje de VV, PEJ, SKEJ
kaj LEK, kolektis preskaŭ 200 gejunuloj el pli ol 20 landoj. Pri la
kialoj, kial la lasta AS okazis, eksciu en
la artikolo AS
- la JESa estonteco :) |
menuo
ĉefa paĝo
AS'2008. Dum la Nacia
Vespero, la komuna foto, ekskurso al la monto Poludnica.
La mondo ŝanĝiĝas. Eŭropo pli kaj pli fariĝas unu multkultura ŝtato.
Malaperas landlimoj,
trankviliĝas naciaj antaŭjuĝoj. Jes, daŭre eksplodas en la mondo kruelaj lokaj
militoj.
Ankoraŭ ne ĉie homoj komprenis, ke vivi signifas ami kaj ami komprene
akcepti.
Sed tamen! Iam neebla nun fariĝas evidenta. Eĉ la 44a prezidento de Usono elektita
estis el la sklava ja antaŭnelonge afro-amerika socio.
Klare. Ne ĉio iras glate. Nek en Eŭropo nek en la mondo. Pri la prezidento ankaŭ oni
povas diri, ke la posteno estas nur loko por vigle dancanta laŭ kaŝita muziko pupo.
Sed kion oni ne dirus la vero estas unu - la mondo ŝanĝiĝas. Kio do kun ni?
Kio kun la esperantistoj?
En la mondon venis nova sento...
En la komenco. Lumo estis en ĝi. Kaj la lumo venkis
mallumon... Teorie. Ĉar ankaŭ la komenco ne estis facila. E-o, fakte ĝia disvastiĝo,
tuj vekis la proprajn ambiciojn. Komenciĝis de L. Beaufront. Ne nur, sed brile! Poste sekvis
la vojon komplikigi simplajn aferojn ankaŭ la aliaj. Ne pri Ido, sed
pri la amikeco
kaj solidaremo esperantista temas. Kaj en tiuj ĉi cirkonstancoj de la
kunlaboro pasis
jarcento. Eĉ pli, se la tempon ni mezuru ekde 1887. Kio ŝanĝiĝis? Plu kaose organizitaj,
fermitaj en siaj lokaj pensmanieroj, konceptoj, tradicioj kaj agoj, ofte batalantaj unu
kontraŭ la alia... Jen ni, la fieraj esperantistoj! Movade, ne persone.
Private ĉarmaj
ĝenerale, helpemaj kaj gastemaj.
Kiu ne iras antaŭen malprogresas. La statistikoj malkovras la veron. Sed ne tio frapas
min. Iam estis eĉ malpli bone. Frapas min la mallumo ene de nia lumeco. Malklereco
de la pacaj batalantoj, kiuj opinias pri si mem kleraj. Kiam mi eklernis Esperanton mi
pensis: Dio kara, finfine kleraj homoj, kiuj scias kion faras! Malvarma duŝo venis
tuj poste. La idealismo renkontiĝis kun la esperantistoj :)
AS'2008. Agnieŝkoj
du - dum la skajpa konferenco inter IS kaj AS :)
Ne hazarde kelkaj AS-fotoj ĉirkaŭ. Ĉar apero de ĉi-aranĝo fariĝis bona ekzemplo
pri
la temo. Ago-Semajno naskiĝis por ke la junularo serĉu spertojn, lernu la organizadon
de grandaj aranĝoj, kaptu motivecon vere esperantistiĝi kaj, ĉe la okazo, kolektu
aliajn
gejunulojn cele rekonstrui la Polan E-Junularon. Nobla celo? Jes, laŭ mi. Ju pli, des pli
la ideo de AS rapide komencis evolui kaj flame influi ne nur la polan junularon.
Sukceso? Sendube! Sed ne por ĉiuj samideanoj. Malfeliĉe en la sama novjara periodo
en Germanio paralelis IS, NR kaj IF. Anstataŭ gratuloj do, ke io sukcesas, ke
io iras antaŭen, venis kritikoj. Pli kaj pli laŭte oni komencis paroli pri rivaligado,
pri konkurenco, kvankam la ideo de AS nek tion intencis, nek celis. AS kontraŭ IS. Ne gravis la celoj,
la intencoj, etaj tamen signifaj por la movado sukcesoj. AS fariĝis konkurenca kaj
konkurencon oni devas detrui. La pacaj batalantoj do, el enuo ŝajne, anstataŭ
statute
esti brakon en brako elpensis batalon unu kontraŭ la alia.
La historio havas sian provizoran finon. Bonan finon! Inter la 27a kaj la 4a en Slovakio
okazis AS la lasta. Samtempe en Germanio sekvis la lasta IS. La kapablaj kaj
kleraj, nepre mi aldonu, esperantistoj de ambaŭ organizaj teamoj
interkompreniĝis kune serĉi
ion novan, pli flaman, pli maturan, por ke unu lernu de la alia kaj kune ni trejnu
la novajn generaciojn agi. Multaj ŝatas manĝi en nia movado - malmultaj la manĝon
produktas. Tio videblas, tion ni deziras ŝanĝi. Due, Esperanto naskiĝis por ligi ne dividi
homojn. Ŝajne ĉiu esperantisto tion klare komprenas. Nek IS nek AS do sekvos ĉi-jare,
sed JES, la Junulara E-Semajno. Nobla ideo, ĉu? Ĝuste, tamen ne ĝis fino :) En la loko
de AS nun JES ricevas malamikojn. La sentimentoj, lokaj antaŭjuĝoj kaj kutimoj por
iuj denove pli valoras ol progreso de nia movado. Kial kun la poloj, kial en Pollando,
kial kune? Homoj, kien ni iras?
Ŝajne kelkaj ne komprenas, ke nin malmulte, ke neniu vere zorgas pri la sekvantoj,
ke,
ke, ke... Konkurenco, rivaligado, ideoj de la nova IS... Damne! Kio estas bezonata por
ke klare ni komprenu, ke tranĉo de la branĉo, sur kiu ja ĉiuj ni sidas, estas rekta pafo
en nian propran kapon? Post jardeko etaj grupetoj partoprenos hodiaŭajn grandajn
aranĝojn se anstataŭ helpi unu al la alia ni provos mezuri niajn atingojn sur la kampo
de rivaligado! Tamen la malklereco vivas kaj fartas bone. Dankon!
Vi demandu vin mem, kial de jarcento ni en sama loko!
Spite al malklereco tamen okazas io. Maturiĝis multaj ĉe IS kaj AS. Rezulte ne nur
la ideo de JES aperis, sed ankaŭ la 65a IJK unuan fojon posedas ne la lokan, sed vere internacian organizan teamon. Al la LKK konsistanta el la aktivuloj de ĈEJ, GEJ kaj PEJ
aliĝis unuopuloj ankaŭ de la aliaj landoj.
Klera decido! Brava, kvankam malfermas novan kvalite kaj sendube malfacilan periodon
de nekonataj organizaj spertoj. Sed tamen. Urĝe ni bezonas ŝanĝojn, kiuj puŝos nian
movadon antaŭen. La IJK'on sekvos la 94a UK en Blalistoko. Ĝin nepre rimarku, sed
ne nur pro la jubilea signifo lige kun 150a datreveno de la majstro naskiĝo. UEA klere
akceptis la skizan projekton de la Junulara Programo! Post jaroj, dum kiuj IJK kaj UK
sukcesis formi apartajn rondojn, komenciĝas io grava. La junularo ricevis permeson
ne nur esti dum la kongreso, sed ankaŭ ĝin partopreni kaj signife kontribui! Ne aparte,
sed kune! Brakon en brako, kiel dum la BKE'oj, kie ne la aĝo gravas. Cetere UK ricevos
sian brazilan akcenton. Por la junularo, kiu kuraĝe venos mojose semi la ŝanĝojn
dum UK koncertos la roka bando de Brazilo "Supernova"!
AS'2008. La novjaro.
Facile estas paroli malpli fari ion. Ĉiam mi ripetas, ke neniu el la aktivuloj
lernis
la agadon. Sur flugiloj de entuzjasmo ni perdas propran tempon por ke en Esperantujo
okazu io. De la alia flanko, pri kiu amikeco oni parolas, se la agoj venas nur
de unu
direkto? Semu ni kune do ion novan! Kiu povas, tiu partoprenu la ŝanĝojn!
Aliĝu al la IJK, UK kaj al JES. Gravas via apogo kaj helpo!
Tial, rememore la lastan AS, kore mi deziras danki al Petro, Katka kaj membroj
de SKEJ, al Jano kaj la loka teamo de LEK, al la laboremaj PEJ-anoj kaj al ĉiuj, kiuj en
Liptovsky Mikulas ne nur estis, sed ankaŭ kontribuis kaj mature kunkreis la aranĝon.
Ja ne por partoprenantoj AS estis, sed por geamikoj. Dankon al vi!
Amike,
Irek
menuo
ĉefa paĝo

FOTOGALERIOJ
Ivo Miesen
sabato http://www.facebook.com/album.php?aid=2012638&id=1416563510
vendredo http://www.facebook.com/album.php?aid=2012673&id=1416563510
ĵaŭdo http://www.facebook.com/album.php?aid=2012722&id=1416563510
merkredo http://www.facebook.com/album.php?aid=2012761&id=1416563510
mardo http://www.facebook.com/album.php?aid=2012868&id=1416563510
lundo http://www.facebook.com/album.php?aid=2012990&id=1416563510
dimanĉo http://www.facebook.com/album.php?aid=2012996&id=1416563510
Joleta Dudėnaitė
Przemek Wierzbowski
Jurga Skrebytė
Maksim Jitchenko
Karin Nordström
Gonia
- Małgorzata de VV
FILMOJ
Patrik Austin
Koncerto de Dolchamar: Junaj idealistoj (viva)
http://www.facebook.com/video/video.php?v=42119909535&oid=44977301835
http://www.youtube.com/watch?v=o4mTtcmMJlE
Ago Semajno 2008
01 Alvenoj kaj preparajxoj
02 Malfermo
03 Malfermaj Ludoj
TV Liptov 5.1.2009 (3en1)
Folklora ensemblo Váh
Ago-semajno
2008, Liptovský Mikuláš, Slovakio
Pri esperanta arangxo de Slovakio!
Blogo de LukiZ
Ago Semajno 2008
Sendu la ligilon, se vi malkovros en la reto ion novan!
menuo
ĉefa paĝo
 |
Inter la 12a kaj 15a de
decembro okazis en Bjalistokola 149a naskiĝdatreveno de la
majstro. Solena meto de la floroj ĉe Ludoviko-monumento, ekskurso tra Bjalistoko kaj ekster la
urbo, plena de kantoj kaj teatraĵoj arta programo, bongustaj tortoj kaj bonega vespera etoso en la sidejo de la Bjalistoka
E-Societoimpresigis la alvenintoj. pli
da fotoj
|
|
25.11.2008 Varsovio.
Komenciĝis la kluba
kurso, surbaze de la intergeneracia "Mazi en Gondolando", kiun ĉi-jare deklaris sin gvidi
Leszek. La kursaj renkontiĝoj okazas ĉiu-marde, inter la 19.00 kaj 21.30
horoj, en la Varsovia Filio de PEA. pli
da fotoj
|
menuo
ĉefa paĝo

De du jaroj la najbaraj PEJ kaj GEJ
trovas kunan vojon de kunlaboro. Pasintjare
okazis du renkontiĝoj - la unua en Germanio, la dua en Pollando. Nun la reprezentantoj
de ambaŭ asocioj, inklude de Varsovia Vento, kiel la lokon laŭvican elektis
Berlinon.
Sur la fotoj: Rolf, LukiZ, Irek, Paŭlo, Aga kaj Julia. Sence estis kaj gaje :)
menuo
ĉefa paĝo
La semajnfino el Liptovský Mikuláš bonvenis nin suna kaj varma. Fakte en alta montaro de la Slovakaj Tatroj videblis jam sufiĉe impona neĝo, sed en la valo, kie troviĝas urbo, ekde vendredo fariĝis kvazaŭ somere. Eĉ mi plendis, ke mi vestis min tro vintre, sed en fakto neniu povas antaŭvidi subitajn veterŝanĝojn ĉi-periode en la montara regiono.
Ju pli tio neantaŭvideblas des pli la montaro altas.

Liptovský Mikuláš troviĝas inter du montaroj. De la unua flanko tuŝas la nubojn rokaj pintoj de la altaj Tatroj, kies patro kun la konata urbo Zakopane troviĝas ankaŭ ĉe la pola flanko, de la dua varbas okulojn Malgrandaj Tartoj, malpli rokaj, pli amikaj por promeni, sed ankaŭ altaj. Ĝuste tie amase venadis turistoj kion ni povis nur observi tra fenestroj de la ejo, kie vendrede, sabate kaj dimanĉe sekvis laboroj pri preparado de AS. Bela ĉirkaŭaĵo. Certe ne por sidi en la ĉambroj dum kiam ekstere la vetero kvazaŭ petas promeni. Mi gajnis. Ĉar la emo fumi permesis al mi pli ofte ol la aliaj esti ekstere kaj kun ia revo en spitito ĝui almenaŭ rigardadon de la pintoj. - Prifajfi ĉion, iri tien, ĝui la naturon, aŭskulti la koncertojn de la torentoj... Kriis miajn pensojn. Ne eblis. Ĉiuj aliaj cerbumis, kombinis, serĉis ideojn. Mi ne povis lasi ilin.

ASejo troviĝas pli malpli 15 min. perpiede de la stacidomo, laŭ ponto trans granda rivereca torento. Kompekso de lernejo kun apuda sep etaĝa junulargastejo aspektis taŭge. Ĉio proksime, unu objekto apud la alia. Same kiel dum IJK en Zakopane. Ekde pordo ĝis la alia ne plena minuto tra la
korto.
La klasoĉambroj de la lernejo ankaŭ en ordo. Speciale du iom kaŝe ligitaj ne de la ĉefa koridoro, sed unu de la alia tamen apartaj, en kiuj tuj ni decidis organizi ludejon kaj trinkejon :) Duŝejoj ĉe gimnastika salono kaj pinpongtablo rememoris la sonon de la plasta pilko nokte en Malborko kaj Nowy Sącz. Rememoroj rememoroj...
Denove venas tempo prifajfi dormon :)
Manĝejo en konstruaĵo de la junulargastejo, apud la enirejo, komence de la longa koridoro, kiu gvidas al dormoĉambroj. Plejmulto el ili estas dupersonaj. Inter ĉiuj du ĉambroj duŝejo! Bone! Komforte. Pli do ol en Malborko, kie ekzisto nur de kelkaj kaŭzis vicojn de tiuj, kiuj deziris esti bonodoraj ĉiutage :)
Sur la dua etaĝo malgranda kuirejo komence de la koridoro. - Memzorgantejo! - Kriis laŭte feliĉa LukiZ ekvidinte fridujon, mikroondan kuirejon kaj varmigilon. Necesejoj iom malnovaspektaj, sed puraj. En la komplekso krome kinejo, preparita jam, komforta, salonoj por lerni dancadon kaj ekstere, ĉirkaŭ ĉio tio, malgranda parko. Plaĉa loko.

Sabate ni vizitis KLF-ejon - belan, luksan, grandegan. Sekve niaj okuloj mezuris koncertejon, kie okazigos la grandaj koncertoj. Ĉirkaŭ la scenejo kaj centre loko por danci ŝnuro de tabloj kun komfortaj foteloj! Apude bufedo, ankaŭ kun loko por sidi kaj ĝui la novjaran tempon. Mi ne malkaŝas, kiu ĵetis sin al la bufedo rigardi, ĉu eble atendas nin tie biero. Ne elegante diri, ke LukiZ :)
Kune kun Petro, Katka, Maria kaj Mikaelo, la slovakaj SKEJ-aktivuloj, finfine ni perdis fortojn kuri laŭ ĉiuj ejoj. Bona kompanio! Plena da ideoj, fervora kaj gaja. Plezuro kune labori. Ankoraŭ vizito en la centro de turismo kaj venis tempo gustumi la lokan frititan fromaĵon. Vypraĵany Syr! Fiksu tion en la memoro!
La sabatan vesperon alvenis ankaŭ forta teamo de la liptova esperantistaro sub la gvido de Jan. Ankaŭ ili fervore eniris la organizan cerbumadon, la laboroj iris do glate, sence kaj plezure. Finfine, ĉar jam mi ekvidis finon de mia vivo pro malsato, ni venis al proksima, bela kiel tiuj en Zakopane, restoracio. Mi manĝis du pladojn! Vypraĵany Syr, kompreneble! Kun terpomoj kaj salatoj. La slovakoj ridis vidinte tion.
Lacaj, tamen kontentaj pro vere efika kaj sukcesa kunlaboro ĉe la antaŭpreparoj, daŭre ni laboris en trajno ĝis la 2a nokte. Ne estis multaj homoj en la kupeo, eblis do. Dum laborpensoj pri AS per okuloj de la imago ni vidis jam la partoprenantojn en proksima naĝejo freneze falantajn en pronature varman akvon geoterman, kie eĉ dum frosto homoj naĝas senstreĉe. Jooooooj, dirus la hungaroj. Neniam mi provis ion tian vintre. Nu, ĉiam devas esti la unua fojo :)
Poste la okuloj jam ĉesis funkcii. Pardonpeton, karaj aligintoj :) Ankoraŭ ne venis AS por la dormon prifajfi. Kaptitaj de la sono trajna ni ekdormis kaj tiel finiĝis la unua AS kunveno internacia. La dua okazos ĉi-semajnfine, tamen jam en Varsovio, kun teamo de PEJ-anoj el kelkaj polaj urboj. Kun LukiZ ĉion ni filmis, prifotis, registris, dum la renkontiĝo do ni prezentos la materialon, por ke ankaŭ ili ekvidu tion kion vidis ni, kaj komenciĝos dua paŝo de la antaŭpreparado.
raporto
kaj fotoj pri la kunveno de LEK
niaj
fotoj kun priskribo
menuo
ĉefa paĝo
Anna - La Perdita Generacio.
La plej interesaj aranĝoj esperantistaj ĉiam ligiĝas kun unu elektita temo. Arkones,
la Artaj Konfrontoj en Esperanto, Poznano - Pollando, kiel la ĉefan temon elektis
trarigardon de la movadaj kulturaj atingoj kaj ebloj. Kadre de la programo oni prezentas ĉion eblan, kio ligiĝas kun vaste komprenata kulturo, ekde la literaturo,
kiun ofte prezentas la aŭtoroj mem, tra la teatraj prezentadoj, prikulturaj diskutoj kaj konkursoj, ekspozicioj de la libro, gazetaro, pentraĵo kaj fotografio,
ĝis koncertoj. Krome la semajnfina renkontiĝo fariĝas okazo por diskuti pri la movado kaj kunveni. Ĉiujare do
dum Arkones renkontiĝas la Pola Esperanto-Junularo, diskutas pri la asociaj problemoj
PEA, ĉi-foje prezentis sin kaj la antaŭpreparojn ankaŭ LKK de la venontjara UK
en Bjalistoko.
En la densa programo malfacilas trovi liberan tempon, se oni deziras ĉion spekti
kaj partopreni. Ĝis nun mi ne ekkonis iun, kiu dum Arkones ne trovus ion interesan
por si mem. Por junularo, kompreneble, la plej bona flanko de la aranĝo sendube
estas la eblo ekkoni persone la famajn muzikistojn kaj ĝui iliajn koncertojn.
Ĉi-jare, apud tute nekonataj prezentis sin ankaŭ la famuloj: Alejandro Cosavella
- La Porkoj, La Perdita Generacio, Ĵomart kaj Nataŝa, kaj Georgo Handzlik.
Subtenis
la muzikan etoson prezentadoj de Floréal Martorell, Vinilkosmo, kaj kromaj koncertoj
de Zuza Kornicka, Lena Karpunina kaj Oksana Mirgorodzkaja.
La 24a Arkones estis unu el la plej grandaj en historio de sia ekzisto. Partoprenis
ĝin ĉirkaŭ 150 esperantistoj de pli ol 20 landoj, inter kiuj videblis sufiĉe granda rondo
de la internacia junulara medio. Unusola manko de la aranĝo, por eksterlandanoj, estas
nur la tempo-daŭro. Ĉar kvankam bonega etoso estas ekde komenco fakte ĉio sekvas
rapide kaj preskaŭ tuj la aranĝo finiĝas. Eble la 25an Arkoneson, pro la jubileo,
la organizantoj pripensos almenaŭ je du tagoj pli longan
ol nur semajnfina :)
oficiala
retejo de Arkones
la 39a
elsendo - la ĉeforganizanto, pri ĉi-jara aranĝo
sonraporto
en la 41a elsendo
menuo
ĉefa paĝo
En tempo de la lingvo internacia centjariĝo, kiun oni festis solene en 1987 jaro
dum
la UK en Varsovio, malmultaj havis antaŭsenton pri baldaŭa enriro de la Pola
E-Asocio en periodon de la plej profunda krizo en historio de la
organizo. La unuaj
maltrankvilaj signoj aperis preskaŭ tuj post la evento. Elbatalita en la 80a jaro de
la laborista movado "Solidareco" komenco de la politikaj ŝanĝoj post jardeko puŝis
Pollandon al rekta jam vojo de la sistema transformiĝo en kapitalisman direkton.
Liberaj balotoj al la pola parlamento kaj samtempa falo de la reganta komunisma
partio sekvis kvar jaroj post la jubilea UK. Ĝis tiam, alkutimita dum longa
tempo
al malavara ŝtata subteno, PEA fartis bone kvazaŭ oficejo, kiu posedis financan
potencon ne nur agi, sed ankaŭ laborigi homojn sur la postenoj de laboristoj.
Falo de iama ordo kaŭzis malaperon de la ŝtata helpo al la kulturaj organizoj.
Inter ili estis ankaŭ PEA. Neatendite sekiĝis la fonto de la subteno. Oni devis redoni
la luksajn sidejojn, grave limigi la kostojn de la agado. La asocio komencis perdi
orientiĝon. Ne perdis ĝin tamen kelkaj famuloj de tiama pola movado. Okaze de
la ŝanĝoj malaperis ili kun dum multaj jaroj ellaborita kaj kolektita sur banko-konto
mono, lasinte la asocion eĉ en stato de ŝultoj. Sekvis kaoso. La ĉefa estraro ĉesis
funkcii, neniu nenion sciis, kelkaj iniciatoj reakiri senhonte rabitan monon pro
la truoj en la PEA-statuto evidentiĝis vana. Krom agado de kelkaj PEA-filioj
kaj plenaj de idealismo unuopuloj ĉio falis.
La unua, kiu kuraĝe prenis sur sin la taskon racie rekonstrui la asocion, estis
s-ro Stanislavo Mandrak. Spite al malfaciligoj, ŝuldoj kaj kio plej ĝenis
kritiko
anstataŭ helpo, paŝo post paŝo li komencis revenigi la organizon al la vivo.Dum iom
pli ol ok jaroj de lia obstina laboro PEA denove ekfunkciis. Multaj tion rimarkis, malmultaj pro lia laboro
dankis.
Stanislavon, kiu senĉese ne povis kandidatiĝi al posteno de
PEA-prezidanto,
anstataŭigis pasintjare s-ino Halina Komar. Plena de energio, de novaj ideoj kaj
flamo, surbaze de ĝisnunaj atingoj, kiuj permesas normalan agadon, ŝi intencas puŝi
la asocion en la 21-a jarcento. Dum la Tutpollanda Esperanto-Kongreso en Lodzo
ĝuste oni parolis pri tio. Pri ŝanĝoj en la statuto, por ke ĝi fariĝu organizo
de la publika bezono, kio permesos ĉiujare financigi la agadon pere de la imposta
unu procento, pri federaciigo de PEA, por ke la aliaj sendependaj polaj asocioj, societoj kaj kluboj kolektiĝu ĉe unu valora esperantista
agado.
Dum lerte preparita de la Lodza Filio, precipe de ĝia prezidanto Robert Kamiński,
la Tutpollanda E-Kongreso, kunvenis krome la Pola Esperanto-Junularo PEJ kaj
prezentis ĝisnunajn antaŭpreparojn kaj atingoj LKK al la bialistoka UK. Ĉe la okazo
la lodzanoj efike informis amaskomunikilojn pri la evento, aperis multaj artikoloj
en la gazetaro kaj radio-programoj, en la ĉefa komerc-centro de Lodzo dum duono
de tago staris la esperantista informejo apud kiu, sur grandega reklam-ekrano,
fojfoje inter aliaj oni povis spekti ankaŭ varban informon pri Esperanto.
Dum la kongresooni parolis kaj laboris pri multaj gravaj por la pola movado aferoj.
Ĝojas, ke la polaj esperantistoj pli kaj pli maturiĝas por kune agi
kaj kvankam plu
ne ĝis fino glate iris ĉiuj laboroj la progreso finfine rimarkeblas.
Irek
kelkaj fotoj pri la kongreso
kelkaj fotoj pri la
PEJ-kunveno dume
sonraporto
en la 39a elsendo
menuo
ĉefa paĝo
|

|
4.08.2008 Varsovio.
Gastoj en la Kluba Verdejo.
Vesperumado, ĉe la tradicia verdeja salato, en la internacia
trilanda etoso kun
Rudzia, Martyna, Aleksandra, Gucio kaj Ken el Japanio, Joel el Usono, Irek kaj Taro.
vidu pli |
|

|
29.06.2008 Kijevo -
Ukrainio. Proksime de la ĉefa stacidomo Asia (survoje al Krimeo) kaj Oksana
el Kijevo (nur surloke, bedaŭrinde, pro manko de libertempo en ĉi-somere). Salutoj de Oksana al ĉiuj geamikoj en la venonta elsendo, septembre.
salutoj
de Oksana en la 38a elsendo |
menuo
ĉefa paĝo

La 8an de aprilo, ĉe la fizika fakultato de Varsovia
Universito, komenciĝis oficiale akceptita de la universitataj estroj kurso de Esperanto. Dum 12 lecionoj, programo de kiuj sekvis surbaze de filmo "Mazi en Gondolando", iom pli ol 10 persona grupo de gestudentoj lernis la lingvon, krome ekkonis la historiajn kaj movadajn eventojn. La kurson, kiun gvidis Irek, pli-impresigis ofta kontakto kun eksterlandaj esperantistoj, inter kiuj la lecionojn kontribuis: Dave kaj Brajan el Usono, Rogener el Brazilo, Atsuiku el Japanio, Aleks el
Rusio, Saŝa kaj Viktor el Ukrainio, kaj Magnus el Svedio. Rezulte, post la fino de la kurso, unu el inter la studentoj esperantistiĝis - aŭskultu lian sinprezentadon el la 37a elsendo - du aliaj, paro, venis kun la ventanoj partopreni IJK en Hungario. La aliaj, kiuj bone opiniis pri la renkontiĝoj, promesis kontaktiĝi. Ni vidos :)
Fotoj: 30.04.2008
La komencaj lecionoj
7.06.2008
Resuma seminarieto por la studentoj en la kluba verdejo
24.06.2008
Fino
de la kurso kun ekzameno
Krome
Sinprezentado
de Marcin en la 37a elsendo
menuo
ĉefa paĝo
|

|